12 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj. 13 Kaj kiam vi estos vidinta ĝin, vi alkolektiĝos al via popolo, vi ankaŭ, kiel alkolektiĝis via frato Aaron; 14 ĉar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru ĉe la akvo Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj — tiu Akvo de Malpaco ĉe Kadeŝ en la dezerto Cin. 15 Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante: 16 La Eternulo, Dio de la spiritoj de ĉiu karno, starigu super la komunumo viron, 17 kiu eliradus antaŭ ili kaj kiu eniradus antaŭ ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtiston. 18 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin; 19 kaj starigu lin antaŭ Eleazar, la pastro, kaj antaŭ la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaŭ iliaj okuloj; 20 kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke aŭskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj. 21 Kaj li staru antaŭ la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaŭ la Eternulo; laŭ lia vorto devas eliri kaj laŭ lia vorto devas eniri li kaj ĉiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo. 22 Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la tuta komunumo; 23 kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.
<- Nombroj 26Nombroj 28 ->