14 Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado. 15 Mi parolas kiel al saĝuloj; vi juĝu tion, kion mi diras. 16 Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? 17 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano. 18 Rigardu Izraelon laŭ la karno: ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn, partoprenantoj en la altaro? 19 Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io? 20 Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. 21 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj. 22 Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli fortaj ol li?
23 Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas. 24 Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo. 25 Kion oni vendas en la buĉejo, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco; 26 ĉar al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas. 27 Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaŭ vi, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco. 28 Sed se iu diras al vi: Ĉi tio estas oferitaĵo — ne manĝu, pro la montrinto, kaj pro konscienco: 29 konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; ĉar kial mia libereco estus juĝata per alia konscienco? 30 Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallaŭdata pri tio, pro kio mi donas dankon? 31 Ĉu do vi manĝas, aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio. 32 Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la eklezio de Dio; 33 tiel same, kiel mi ankaŭ plaĉas al ĉiuj en ĉio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili saviĝu.
<- 1 Korintanoj 91 Korintanoj 11 ->